ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 25 min
1 kg da trutaj fileoj,
150 g da cepoj,
3/4 l da akvo,
1/4 l da aceto,
1 citrono,
50 g da faruno,
10 g da gelateno,
oleo, porkograso,
aromaĵoj: drakunkolo, satureo, rosmareno, majorano, timiano, laŭro, ajlo, kariofilo, pipro en grajnoj,
salo kaj pipro.
 
Trutaj fileoj à l'escabèche
1
Spicu per salo kaj pipro la fileojn. Farunu ilin.
2
Malrapide subrostu la pecojn en la graso. Elgutigu tiam, kiam ili estas kuiritaj kaj bele kolorigitaj.
3
Maldike tranĉetu la cepojn. Rapide brogu ilin en bolantan salakvon. Elgutigu.
4
Disŝutu grajnojn da pipro en ujon (laŭeble terpoto).
5
Disponu sinsekvajn tavolojn da brogitaj cepoj, da fiŝaĵo, da tranĉetoj da citrono (senŝeligita kaj senhaŭtigita), ktp.
6
Boligu aceton kaj akvon, aldonu aromaĵojn, lasu infuziĝi dum 10 min. Solvu la farunon en iom da malvarma akvo kaj kirlante densigu la preparaĵon.
7
Varmigu ĝis ekbolo. Enfandu la gelatenon. Verŝu tra dratreta filtrilo sur la fiŝaĵon.
8
Atendu kelkajn tagojn antaŭ ol konsumi.
 
Oni devas iom troigi la spicadon kaj la kvanton da aromaĵoj ĉar tiu preparaĵo malvarmiĝinte perdas de sia gusto.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".