ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fiŝa Semajnfino

Por 12 personoj
Preparado: 36 ĝis 48 h
2 fileoj da salmo (> 1 kg/fileo) sen fiŝostoj sed kun haŭto,
1 bukedo da aneto,
1 taso da nerafinita marsalo,
1 taso da sukero,
blanka pipro en grajnoj,
grajnoj de mustardo,
beroj de junipero,
grajnoj de koriandro.
Mustarda saŭco 
3 supkuleroj da Diĵona mustardo kun grajnoj,
3 supkuleroj da oleo kun neŭtrala gusto (neniu olivoleo),
1 bukedo da aneto.
 
Salmo laŭ sveda maniero
 
Preparado de la salmo
1
Miksu marsalon, sukeron kaj kunpistitajn spicojn.
2
Kovru per tiu miksaĵo la internajn flankojn de la salmo (ĉ.~5 mm dike).
3
Disigu sur tion branĉetojn de aneto.
4
Refermu ambaŭ flankojn kunen (kun haŭto ekstere), paku en plastan saketon kaj lasu en la fridujo dum ĉ.~36-48 h. Atentu formiĝas abunda fluaĵo tial bone fermu la plastan saketon.
5
Du aŭ tri fojojn ĉiutage turnu la preparaĵon.
6
Prenu la salmon el la fridujo, lavu, tampone sekigu. Gustumu peceton kaj se ĝi estas tro sala, lavu ankoraŭfoje la salmon.
 
Mustarda saŭco
7
Miksu mustardon, sukeron kaj aceton.
8
Aldonu iom post iom oleon kaj batu saŭcon ĝis veluriĝo.
9
Enmetu la maldike dispecigitan aneton.
 
Surtabligo
10
Duonhoron antaŭ la manĝo prenu la salmon el la fridujo, tranĉu oblikve kiel eble maldikajn tranĉaĵojn.
11
Ornamu en teleroj per saŭco kaj eventuale iom da salato.
 
La nura problemo estas la koncentriteco de salo en la fiŝaĵo. Ĝi dependas de la grandeco de la fiŝo, de la kvalito de la karno, de la daŭro de la marinado kaj de la kvanto da spica miksaĵo (salo, sukero, spicaĵoj). Regulo estas: ju pli granda la fiŝo des pli longa la daŭro. Cetere temas pri spertiĝo.
 
La preta salmo povas senprobleme esti kongelita (netranĉita). La saŭco povas resti plurajn semajnojn en la fridujo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".