ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 40 min
400 g da tinuso (en skatolo),
3 ovoj,
20 cl da densa kremo,
3 branĉetoj da drakunkolo (freŝa),
salo, pipro.
 
Tinusa pasteĉo
1
Antaŭvarmigu la bakfornon je grado 7-8.
2
Miksu tinuson, ovojn, kremon, salon kaj pipron.
3
Lastmomente iomete dispecigu la drakunkolon.
4
Buteru kukmuldilon kaj enverŝu la preparaĵon.
5
Kuiru dum proksimume 30 ĝis 40 min.
 
Oni povas surtabligi tiun pasteĉon varmetan aŭ malvarman kun majonezo kaj verda salato. Tio aspektas iom luksa antaŭmanĝaĵo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".