ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fiŝa Semajnfino

Por trideko da kuketoj
Preparado: 25 min
500 g da butero,
500 g da sukero,
500 g da faruno,
30 g da pulvora cinamo,
12 ovoflavoj,
6 ovoblankoj.
 
Mantecadas de Astorga
1
Preparu skatoletojn el sulfatizita papero (5×5×2,5 cm).
2
Metu en pelvon la buteron kaj la sukeron. Ŝaŭmigu ilin. Aldonu la ovoflavojn, iom post iom, sen ĉesi la batadon. Aldonu la kribritan farunon kaj la cinamon.
3
Firmŝaŭmigu la ovoblankojn. Enmiksu delikate en la preparaĵon.
4
Plenigu la skatoletojn. Kuiru en modere varma forno.
 
Oni devas atente rigardi la kuiradon por ĝustatempe elfornigi. La mantecadas restas en la skatoletoj por surtabligo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".