ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 45 min
Kuirado: 35 min
6 fiŝtranĉaĵoj da eglefino (proksimume 300 g por ĉiu).
Spicbuljono 
3 l da akvo,
500 g da cepoj,
200 g da karotoj,
1 tekulero da blanka pipro,
40 g da nerafinita marsalo,
2 branĉetoj da timiano,
2 folioj da spiclaŭro,
3 kariofiloj,
1 dl da blanka aceto,
2 dl da blanka vino.
Saŭco 
7 dl da lakto,
50 g da faruno,
50 g da butero,
100 g da forta mustardo,
100 g da petroselo.
Garnaĵo 
1 kg da terpomoj,
6 ovoj,
600 g da marinitaj betoj,
preparita kreno,
dispecigita petroselo.
 
Eglefino laŭ dana festmaniero
1
Kuiru en akvo la distranĉetitajn legomojn, la spicaĵojn, la aceton, la blankan vinon kaj la salon dum 20 min. Lasu tiun spicbuljonon malvarmiĝi.
2
Salumu abunde la eglefinajn pecojn kaj marinu dum duonhoro.
3
Metu la fiŝaĵon en grandan kaserolon. Kovru per malvarma spicbuljono. Kompletu se necese per malvarma akvo.
4
Varmigu ĝis ekbolo.
5
Deprenu de la fajro kaj lasu kuiri kun kovrilo sur la kaserolo.
6
Fandu la buteron por la saŭco. Aldonu la farunon por la brunaĵo, kaj poste la lakton. Densigu la saŭcon dum kelkaj minutoj.
7
Spicu per salo kaj pipro. Deprenu de la fajro por aldoni la mustardon kaj la dispecigitan petroselon. Tiu saŭco ne plu devas boli.
8
Surtabligu la eglefinon kun tiu saŭco, betoj, tranĉitaj malmole kuiritaj ovoj, kreno kaj enŝelaj terpomoj.
 
La spicbuljonon oni povas prepari la antaŭan tagon. La saŭcon oni povas finprepari ĵus antaŭ ol surtabligi per aldono de la mustardo kaj de la petroselo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".