ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fiŝa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 60 min
150 g da sukero,
1/2 citrona ŝelo,
suko de unu citrono,
225 g da raspitaj karotoj,
225 g da muelitaj migdaloj,
45 g da faruno (aŭ 60 g da amelo),
3 ovoj,
1 tekulero da bakpulvoro,
1 supkulero da ĉeriza brando,
1 pinĉaĵo da salo.
 
Karota torto
1
Ŝaŭmigu la sukeron, la ovoflavojn, la citronan sukon kaj ŝelon per batado dum 15 min en pelvo.
2
Enmiksu la karotojn, la migdalojn, la farunon (aŭ la amelon), la bakpulvoron, la ĉerizan brandon kaj la salon.
3
Delikate enmiksu la firmŝaŭmigitajn ovoblankojn.
4
Verŝu en grasigitan kaj farunitan tortomuldilon (laŭeble 22 cm de diametro).
5
Kuiru en modere varma forno dum 45 ĝis 60 min.
6
Lasu malvarmiĝi antaŭ ol elmuldigi.
 
Oni povas ornami la torton per glazuro kaj per marcipana karoteto sur ĉiu porcio.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".