ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fiŝa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 25 min
600 g da kuiritaj salikokoj,
25 g da butero,
25 g da faruno,
25 cl da lakto,
300 g da pastaĵoj,
15 cl da blanka vino,
ŝenoprazo,
salo, pipro.
 
Pastaĵoj kun salikokoj
1
Senŝeligu la salikokojn.
2
Preparu blankan brunaĵon. Fandu la buteron, kuiru la farunon. Aldonu iom post iom la lakton. Aldonu la vinon.
3
Kuiru la pastaĵojn en bolantan akvon kaj elakvigu.
4
Densigu la saŭcon dum kelkaj minutoj. Aldonu la ŝenoprazon, salu kaj pipru.
5
Metu la salikokojn en la saŭcon por varmigi ilin.
6
Dismetu la pastaĵojn en telerojn. Surverŝu la saŭcon.
 
Oni povas anstataŭigi la saŭcon per nura kremo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".