ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fiŝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 60 min
1,2 kg da mugilaj fileoj,
150 g da tomatoj,
20 cl da seka blanka vino,
2 paprikofruktoj,
2 cepoj,
5 supkuleroj da oleo,
10 g da butero,
2 supkuleroj da verda pipro,
1 tekulero da pistita ajlo,
1 supkulero da petroselo,
1 tekulero da timiano,
salo.
 
Mugilaj fileoj kun verda pipro
1
Lavu, tampone sekigu kaj distranĉu la fiŝaĵon en pecojn.
2
Mergu la tomatojn en bolantan akvon por senŝeligi ilin. Sengrajnigu kaj pistu ilin.
3
Senŝeligu kaj tranĉu la cepojn en rondaĵojn. Sengrajnigu kaj tranĉu la paprikojn en rimenojn.
4
En pato varmigu la oleon. Subrostu la tomatojn dum 4 min kun la cepoj.
5
Enmetu la ajlon, la timianon kaj la petroselon. Sur forta fajro densigu dum 10 min, ofte kirlante.
6
Salu. Aldonu 20 cl da akvo kaj la paprikojn. Kovru kaj lasu kuiri dum 15 min sur mezforta fajro.
7
Daŭrigu la kuiradon dum 30 min kun la fiŝaĵo kaj la verda pipro. Meze de tiu tempo, surverŝu blankan vinon.
8
Aldonu la buteron kaj tuj surtabligu.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".