ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Krespa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 25 min
Ripozo: 2 h en fridujo
Kuirado: 10 min
8 tritikaj krespoj.
Ĉokolada saŭco 
200 g da nigra ĉokolado,
50 g da butero,
100 g da muelitaj juglandoj.
Garnaĵo 
100 g da nigra ĉokolado.
 
Krespa turo kun ĉokolado kaj juglandoj
1
En kaserolo preparu ĉokoladan saŭcon. Fandu la buteron kaj la disrompitan ĉokoladon. Enmiksu la muelitajn juglandojn.
2
Metu krespon sur pladon. Ŝmiru iom da ĉokolada saŭco. Ripetu tion ĝis kiam la turo pretas.
3
Lasu la turon dum 2 h en fridujo.
 
Finpreparado
4
Fandu la restantan ĉokoladon per malforta fajro.
5
Elfridujigu la turon kaj ŝmiru per fandita ĉokolado.
6
Remetu la turon dum 5 min en la fridujo.
 
Oni povas laŭguste enmeti avelojn, migdalojn aŭ cinamon en la ĉokolada saŭco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".