ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Krespa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 20 min
8 fagopiraj krespoj.
Viandaĵo 
400 g da viandhakitaĵo,
1 cepo, 1 ajlero,
salo,pipro,kareo.
Blanka saŭco 
40 g da butero,
40 g da faruno,
25 cl da buljono aŭ lakto.
Garnaĵo 
3 tomatoj.
 
Krespa turo kun viando
1
En pato fritu maldike tranĉitajn cepon kaj ajleron.
2
Aldonu viandhakitaĵon en la paton. Laŭguste spicu per salo, pipro kaj kareo.
3
En kaserolo preparu blankan saŭcon. Fandu la buteron, iom post iom aldonu la farunon. Maldensigu per la buljono.
4
Verŝu la saŭcon en la paton kaj miksu.
5
Kubetigu la tomatojn.
6
Grasigu pladon kaj metu krespon sur ĝi. Ŝmiru iom da miksaĵo kaj iom da tomatoj. Ripetu tion ĝis kiam la turo pretas.
7
Lasu la turon dum 15 ĝis 20 min en bakforno antaŭvarmigita je 200 °C.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".