ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Krespa Semajnfino

Por 1 garnita krespo
Preparado: 5 min
1 varma krespo,
duona piro distranĉita,
1 kafkulero da citronsuko,
1 supkulero da mielo,
1 pinĉaĵo da pipro,
iom da duonsalita butero,
ŝaŭmkirlita kremo.
 
Kun mielo kaj piro
1
Verŝu la citronsukon sur la pirtranĉaĵojn, aldonu pipron, miksu.
2
En pato, boligu la tuton kun la mielo kaj la butero. Kuiru dum 2 min.
3
Verŝu sur la krespon kaj aldonu ŝaŭmkirlitan kremon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".