ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Krespa Semajnfino

Por ĉirkaŭ 24 krespoj
Preparado: 10 min, la pasto devas ripozi dum 1 h
Por la pasto 
250 g da tritika faruno,
3 supkuleroj da fagopira faruno,
1 ovo,
120 g da sukero,
120 g da fandita duonsalita butero,
1 granda glaso (25 cl) da lakto,
1 granda glaso (25 cl) da akvo,
1 kafkulero da cinama pulvoro,
1 supkulero da akvo el oranĝarbaj floroj,
2 supkuleroj da cidra brando aŭ da kalvadosa brando.
Por kuirado 
1 taso (150 g) da fandita butero por grasigi la paton,
1 granda ujo (bovlego),
1 ligna kulero,
1 kulerego,
1 truleto,
1 peco da tuko por grasigi la paton.
 
Tritikaj krespoj
 
Preparado de la pasto
1
Miksu la farunojn en la ujo.
2
Fosu fontanon en la mezo, rompu la ovon tie.
3
Aldonu la sukeron.
4
Turnu la paston per la ligna kulero, komencante per la mezo kaj aldonante iom post iom la akvon kaj poste la lakton. Prilaboru la paston ĝis ĝi iĝas senfloka.
5
Aldonu la buteron kaj la parfumoj kaj lasu ripozi dum 1 h.
 
Kuirado de la krespoj
6
Grasigu la paton kaj metu ĝin sur fajron.
7
Miksu iomete la paston per kulerego kaj verŝu kuleregon da pasto en la paton.
8
Bone ŝmiru la paston en la pato.
9
Kuiru ĝis la mezo ne plu estas likva, inversigu kaj kuiru la alian flankon dum kelkaj sekundoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".