ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Krespa Semajnfino

Por ĉirkaŭ 12 krespoj
Preparado: 20 min, la pasto devas ripozi plurajn horojn, eĉ tutan nokton
Por la pasto 
500 g da fagopira faruno,
4 supkuleroj da tritika faruno,
1 ovo,
1 kafkulero da salo,
50 cl da malvarma akvo,
3 supkuleroj da oleo,
1 taso da lakto.
Por kuirado 
1 taso da fandita butero por grasigi la kuirilon,
250 g da duonsalita butero por grasigi la krespojn,
1 krespilo aŭ 1 pato,
1 peco da tuko por grasigi la kuirilon (aŭ duona terpomo),
1 kulerego,
1 ligna truleto.
 
Fagopiraj krespoj
 
Preparado de la pasto
1
Verŝu la farunon en grandan ujon. Fosu fontanon en la mezo kaj tien metu la ovon kaj la salon.
2
Miksu la paston per granda ligna kulero komencante je la ovo kaj inkluzivante la farunon iom post iom. Samtempe, malrapide verŝu la akvon en la mezon.
3
Poste batu la paston per elektra batilo je malgranda rapideco. Ju pli la pasto estas batita, des pli ĝi estos leĝera kaj facile ŝmirebla.
4
Kovru per lavtuko. Lasu ripozi dum pluraj horoj aŭ unu nokto.
5
Tuj antaŭ uzi, miksu aldonante oleon kaj iom da lakto.
 
Kuirado de la krespoj
6
Grasigu la paton kaj metu ĝin sur fajron.
7
Kiam ĝi estas sufiĉe varma (t.e. kiam la butero ekfumas), verŝu kuleregon da pasto.
8
Ŝmiru la paston en la paton per movoj de la pato ĉiudirekten.
9
Kuiru dum 2 min, inversigu kaj kuiru la alian flankon dum kelkaj sekundoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".