ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino

Por 20 min
Kuirado: 45 min ĝis 1 h
1 saketo da bakpulvoro,
3 ovoj,
200 g da bruna sukero.
kun migdaloj 
100 g da faruno,
250 g da migdala pulvoro.
kun spicoj 
300 g da faruno,
3 tekuleroj da pulvora cinamo,
3 tekuleroj da pulvora zingibro.
kun aveloj kaj ĉokoladeroj 
200 g da faruno,
125 g da avela pulvoro,
1 saketo da ĉokoladeroj.
 
Tri diversaj kukoj
1
Antaŭvarmigu la bakfornon je grado 8. Buterumu la kukmuldilojn, metu ilin en fridujon.
2
Miksu la farunon, pinĉaĵon da salo, bakpulvoron, sukeron kaj specialajn ingrediencojn laŭ speco de kuko.
3
Kirlu la ovojn kaj enmiksu ilin ĝis la pasto homogeniĝas.
4
Sukeru la muldilojn, forĵetu la troan sukeron. Enverŝu la paston kaj tuj enfornigu.
 
Tranĉila klingo eliru seka el la kuko, kiam ĝi estas finkuirita.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".