ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 35 min
250 g da pecetiĝema pasto,
80 g da mimoleto,
100 g da franĉkontea grujero,
50 g da rokforto,
4 ovoj,
125 g da likva kremo,
4 supkuleroj da lakto,
40 g da korintaj vinberoj,
12 duonmaturaj juglandoj,
duonripo da celerio,
butero,
salo,
kajena pipro.
materialo 
Tortmuldilo 22 cm diametra kun demetebla fundo.
 
Trifromaĝa torto
 
La garnaĵo
1
Raspu la franĉkontean grujeron kaj la mimoleton. Perforke dispremu la rokforton.
2
Senŝeligu kaj haketu la celerian ripon. Malsubtile haketu la duonmaturajn juglandojn.
3
Rompu 3 ovojn en ujon. Ilin kirlu kun la kremo kaj la lakto, poste enmiksu la raspitajn fromaĝojn kaj la rokforton, la vinberojn, la celerion kaj la juglandojn. Spicu per salo kaj kajena pipro.
4
Ekvarmigu la bakfornon je grado 7/8.
 
La torto
5
Buteru la muldilon.
6
Maldikigu la paston. Per ĝi tutŝmiru la muldilon premante sur la randojn kaj ilin levante ĝis 1 cm super la muldilrando.
7
Helpe de peniko, orkolorigu la pastorandojn per la restanta ovo kirlita.
8
Plenigu la muldilon per la fromaĝa preparaĵo.
9
Enfornigu metante la torton sufiĉe malalte ĉe la komenco, kaj poste ĝin levante meze de la kuirado. Antaŭvidu 35 min.
 
Servu ĝin varma aŭ varmeta kun verda salatplanto.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".