ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino

Por 6 ĝis 8 personoj
Preparado: 10 min por la pasto; 30 min por la torto
Ripozo: 1 h
Kuirado: 35 min
pecetiĝema pasto 
250 g da faruno,
125 g da butero,
1 pinĉaĵo da salo,
1 kvazaŭneniomo da akvo,
1 ovoflavo.
garnaĵo 
250 g da bone elgutita kazeo,
150 g da freŝa kremo,
4 belaspektaj pomoj,
100 g da pulvorsukero,
2 ovoj,
1 citron-ŝelpeceto.
materialo 
1 altranda tortmuldilo.
 
Torto kun kazeo kaj pomoj
 
La pasto
1
Metu la farunon en ujon. En ĝi fosu puton, poste en la centron enmetu la buteron pecete tranĉitan. Aldonu salon.
2
Knedu per la fingropintoj. Aldonu preskaŭ neniom da akvo.
3
Rulpremu la paston en bulon. Lasu ĝin ripozi almenaŭ duonhoron.
 
La kremo
4
Rompu la ovojn en bovlon. Aldonu la sukeron, poste kirlu la miksaĵon ĝis ĝi blankiĝas kaj ŝaŭmiĝas.
5
Varmigu la kremon sur malforta fajro. Deprenu ĝin ĵus antaŭ ekbolo. Malrapide verŝu tiun miksaĵon, seninterrompe kirlante por ne kuiri la ovojn.
6
Enmiksu poste la kazeon. Bone knedu tiun miksaĵon, kiu devas esti grasaĵeca. Aldonu raspitan citronan ŝelpeceton.
 
Finpreparadoj
7
Ekvarmigu la bakfornon. Senŝeligu la pomojn. Tranĉu ilin en maldikajn tranĉaĵojn. Etendu la paston, per ĝi garnu la buteritan tortmuldilon. Piku la fundon per forketo.
8
Dismetu la pomojn sur la fundon. Kovru per la kazea preparaĵo. Ovoflavaĵumu la ĉirkaŭon de la torto.
 
Kuiri 15 min en mezvarma bakforno, poste ĉirkaŭ 20 min en malfortvarma bakforno. Servu varmeta aŭ malvarma.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".