ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino

Por 5 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: proks. 30 min
6 mezgrandaj terpomoj,
125 ĝis 200 g da freŝa kantala fromaĝo,
2 supkuleroj da porkograso,
100 g da grasa lardo,
1 ajlero,
1 bukedeto da petroselo,
dika salo.
 
Truffade
1
Pecigu la lardon por havi dudekon da larderoj. Senŝeligu la terpomojn kaj distranĉu ilin en rondaĵojn ne tro maldikajn. Mergu ilin en malvarman akvon kaj sekigu ilin en tuko. Tranĉu la fromaĝon en maldikajn lamenojn.
2
En pato fandu la larderojn sur malforta fajro. Post fandiĝo de la graso elprenu ilin kaj aldonu la porkograson. Kiam graso varmas, enĵetu la terpomojn. Kuiru sur forta fajro kirletante per ligna kulero.
3
Salu per dika salo, sed atentu pro la salo de la lardo. Post kvaronhoro, kiam la terpomoj estas bele orkoloraj, dispremu ilin per forketo. Kovru la paton dum kelkaj minutoj kaj kirletu de tempo al tempo.
4
Aldonu tiam la fromaĝajn lamenojn egale dismetitajn en la paton. Miksu kaj lasu orkoloriĝi sen kirli. Elverŝu en surtabligan pladon.
 
Truffade aspektas kiel bela orkolora kuko. Ornamu per dishakitaj ajlo kaj petroselo. Oni povas samtempe surtabligi kolbasetojn poĉitajn en buljono.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".