ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado kaj kuirado: 1 h
Pasto 
250 g da faruno,
125 g da butero,
1 ovoflavo,
salo,
akvo.
Garnaĵo 
2 ŝabiŝuoj (chabichou) duonafinita (pasto estu iomete firma) aŭ alia duonseka kaprofromaĝo,
5 piroj maturegaj,
100 g da kirletita kremo,
80 g da pulvorsukero,
2 ovoj,
1 likvorglaseto da pirlikvoro,
1 pinĉaĵo da cinamo.
Materialo 
1 muldilo 24 cm diametra.
 
Torto kun kaprofromaĝo kaj piroj
 
Pasto
1
Prilaboru la farunon, salon kaj pecigitan buteron per fingropintoj. Aldonu guteton da akvo.
2
Globligu la paston. Flankenmetu ĝin proksimume duonhoron.
 
Garnaĵo
3
Forigu la kruton de la ŝabiŝuoj. Metu ilin en pelvon kaj dispremu ilin. Senŝeligu la pirojn, pecetigu ilin. Aldonu ilin en la fromaĝon kaj prilaboru pirojn kaj kaprofromaĝon kune per forketo ĝis la pasto homogeniĝas.
4
Enmiksu la sukeron, cinamon kaj pirlikvoron. Aldonu la ovojn unu post la alia.
 
Finpreparado
5
Enŝaltu la fornon. Buteru la muldilon.
6
Ŝmiru la paston en ĝin. Ovoflavumu la randojn. Pikumu la paston per forketo.
7
Plenigu la muldilon per kaprofromaĝa preparaĵo. Metu en mezvarman fornon proksimume 35 min.
 
Oni surtabligas la torton mezvarma kun iom da kirlita kremo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".