ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Fromaĝa Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 25 min
500 g da maldegelita pasto,
350 g da Aŭvernia blufromaĝo,
3 supkuleroj da migdala pulvoro,
1 ovo,
muelita blanka pipro,
duonkulereto da papriko,
1 supkulero da malnova brando,
pizkvanto da raspita ajlo,
1 supkulero da faruno,
2 supkuleroj da kremo,
75 g da butero,
1 ovoflavo por orkolorigi la paston.
 
Aŭvernia blu-fromaĝa torto
1
Degeligu la paston du horojn antaŭe. Varmigu la bakujon ĝis meza temperaturo.
2
Metu la pecigitan aŭvernian blufromaĝon en ujon kaj aldonu pecigitan buteron. Prilaboru ĉion por havi glatan kremon, en kiun vi enmetos la farunon, ovon post kirlado kun kremo, migdalan pulvoron, paprikon, ajlon kaj brandon.
3
Aldonu multe da pipro, gustumu antaŭ ol meti salon. Bone miksu por ke la preparaĵo estu glata kaj homogena.
4
Etendu du trionojn de la pasto ĝis 3 mm da dikeco. Buteru tortujon kaj plenigu ĝin per la pasto, lasante ĉi tiun iomete eksteriĝi ĉe la randoj de la ujo. Plenigu la ujon per la fromaĝa preparaĵo.
5
Maldikigu la reston de la pasto por kovertigi la fromaĝon. Remetu la pendantan paston sur la pastan koverton, post akva penikumado. Pinĉu ilin por ke ili kuniĝu. Orkolorigu per la ovoflavo miksita kun unu supkulero da akvo.
6
Varmigu dum 10 min, kaj iomete malaltigu la temperaturon de la bakujo por la dekkvin lastaj minutoj. Servu tre varme.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".