ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 5 min
Kuirado: unue 10 min; due 5 min
150 g da nigra ĉokolado,
3 glasoj da lakto,
1,5 glaso da acida kremo,
2 supkuleroj da pulvora sukero,
1 ovo,
1 tekulero da vanilekstrakto,
1 supkulero da pulvora cinamo,
1 pinĉaĵo da pulvora kariofilo,
1 pinĉaĵo da salo.
 
Meksikia ĉokolado
1
Raspu la ĉokoladon en mezgrandan kaserolon kun iom da lakto kaj unu pinĉaĵo da salo. Varmigu sur malforta fajro.
2
Kiam tio glatiĝas, aldonu la lakton, la kremon, la sukeron kaj la spicojn. Solvu kaj kirlu la tuton ĝis bolo. Lasu boleti dum 5 min.
3
En bovlo, ŝaŭmigu unu tutan ovon kun la vanilekstrakto.
4
Kiam la ĉokolado estas varma, prenu unu supkuleron. Verŝu gin en la kirlitan ovon kaj miksu. Realdonu unu supkuleron da ĉokolado. Verŝu la tuton en la kaserolon.
5
Tenu sur malforta fajro evitante bolon. Kirlu per elektra kirlilo, aŭ vigle permane, ĝis la ĉokolado estas ŝaŭmega.
 
Oni tuj surtabligas varmege en grandaj tasoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".