ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 5 min
Kuirado: 10 min
120 g da nigra ĉokolado,
5 dl da lakto,
3 ovoflavoj,
1 glaso da sukera siropo,
1 tekulero da vanilekstrakto.
 
Ĉokoladlakto laŭ malnova modo
1
En mezgranda kaserolo fandu sur malforta fajro la pecigitan ĉokoladon kun iom da lakto. Kiam ĝi estas fandita kaj glata, solvu ĝin per la resto de la lakto kaj lasu surfajre.
2
En pelvo kirlu la ovoflavojn, aldonu la vanilon kaj la sukeran siropon. Vigle kirlomiksu ĝis heliĝo de la preparaĵo.
3
Malrapide surverŝu la varman ĉokoladon zorge miksante la tuton.
4
Remetu en la kaserolon kaj varmigu sur malforta fajro senĉese kirlane ĝis densiĝo kaj ŝaŭmiĝo de la miksaĵo sen boligi ĝin.
5
Verŝu tuj en glasojn kaj surtabligu.
 
Estas malnova recepto, kiun oni preparas lastmomente kaj frandas tre varma en grandaj porcelanaj kafoglasoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".