ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 grandaj glasoj
Preparado: 15 min
4 globoj da ĉokolada glaciaĵo,
3 mustardglasoj da malvarma forta kafo,
3 mustardglasoj da malvarma lakto,
3/4 de glaso da ĉokolada siropo ne tro malvarma,
1 supkulero da rumo,
raspita ĉokolado.
 
Frappé de kafo kun ĉokolada glaciaĵo
1
Raspu ĉokoladon kaj flankenmetu.
2
En bovlon perfekte miksu la lakton, la kafon, la ĉokoladan siropon kaj la rumon. Verŝu egale en kvar grandajn glasojn.
3
Aldonu en ĉiun glason po unu globon da ĉokolada glaciaĵo. Surŝutu raspitan ĉokoladon, enmetu po du pajlerojn.
 
Oni elprenas la glaciaĵon sufiĉe frue el la kongelujo por ke ĝi ne estu tro malmola.
 
Oni frandas per la pajleroj lasante fandiĝi kaj kirletante por miksi ĉiujn ingrediencojn.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".