ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 50 cl
Preparado: 5 min
Kuirado: 10 min
150 g da nigra ĉokolado,
2 glasoj da varma akvo,
240 g da sukero,
1 pinĉaĵo da salo,
1 tekulero da vanilekstrakto.
 
Ĉokolada siropo
1
En kaserolon sur malforta fajro fandu la dispecigitan ĉokoladon kaj unu pinĉaĵon da salo kun iom da akvo. Kiam tio glatiĝas, solvu ĝin iom post iom kun la resto de akvo.
2
Aldonu la sukeron. Senĉese kirlante, varmigu ĝis bolo. Lasu boleti dum 5 min.
3
Lasu malvarmiĝi. Parfumu per vanilo. Verŝu en botelon bone fermita. Konservu en fridujo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".