Por 6 personoj Preparado: 1 h Kuirado: 25 min
Ĉokolada savojkuko 125 g da sukero, 125 g da faruno, 40 g da kakao, 4 ovoj. Ĉokolada ŝaŭmaĵo 300 g da amara ĉokolado, 4 ovoflavoj, 6 ovoblankoj. Ornamaĵoj 5 dl da angla kremo, 60 g da kakao, 1 l da ĉokolada glaciaĵo, 100 g da blanka ĉokolado, 100 g da nigra ĉokolado. | | Tute ĉokolada | | | Ĉokolada savojkuko | 1 | Vigle kirlu la ovoflavojn kun la sukero ĝis ili blankiĝas. Aldonu la farunon kaj la kakaon. | 2 | Firmŝaŭmigu la ovoblankojn. Delikate enmiksu en la preparaĵon. | 3 | Verŝu en muldilon buteritan kaj farunitan. Kuiru dum 25 min en bakforno antaŭvarmigita je 200 °C. Elfornigu kaj lasu malvarmiĝi sur krado. | | Ĉokolada ŝaŭmaĵo | 4 | Fandu la ĉokoladon en kuirbano. Ekster fajro, enmiksu la ovoflavojn unu post la alia. | 5 | Firmŝaŭmigu la ovoblankojn. Enmiksu delikate en la ĉokoladaĵon. Lasu almenaŭ 30 min en la fridujo. | | Finpreparado | 6 | Maldike tranĉu la savojkukon. Tapetu muldiletojn per eltranĉaĵoj. Plenigu per ĉokolada ŝaŭmaĵo. Metu en kongelujon. | 7 | Fandu blankan kaj nigran ĉokoladojn en kuirbano. Miksu. Uzu forketon por desegni ĉokoladajn fadenetojn sur bakpaperon. Malmoligu en fridujon. | 8 | Aldonu kakaon en la anglan kremon. Vigle kirlu la saŭcon kaj flankenmetu en fridujon. | | Lastminute | 9 | Ŝmiru frostigitajn telerojn per ĉokolada saŭco. Elmuldigu la kuketojn sur la saŭcon. Aldonu globon da ĉokolada glaciaĵo. Ornamu per ĉokoladaj filamentoj. Surtabligu tuj. |
|