ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 15 min
Ĉefaĵo 
2 femuraĵoj de kuniklo,
1 duona kukumo,
12 verdaj asparagoj,
3 folioj de celerio,
1 avokado,
1 batava laktuko,
1 verda citrono,
4 menteroj,
1 bukedo da petroselo,
12 cl da vinagrosaŭco kun juglandoleo,
salo, pipro.
Aroma garnaĵo 
1 poreo,
1 karoto,
1 branĉo de timiano,
1 laŭrfolio,
1 cepo,
1 branĉo de satureo.
 
Bukedo de verdaĵoj kun kuniklo
1
Dike tranĉetu poreon kaj karoton. Tranĉu la cepon en kvar pecojn. Disponu ĉiujn elementojn de la aroma garnaĵo en kuskusujon. Plenigu per akvo ĝis 3/4 kaj boligu dum 10 min.
2
Kuiru dum 15 min la kuniklajn femuraĵojn en la stuffako sur tavolo de petroselo.
3
Reprenu la femuraĵojn, spicu ilin per salo kaj pipro, envolvu ilin en aluminian folion. Lasu malvarmiĝi.
4
Tranĉu la asparagojn je 6 cm de la pinto. Kuiru ilin dum 7 min en la stuffako.
5
Lavu ĉiujn legomojn. Sen senŝeligi la kukumon, maldike tranĉetu ĝin. Dispecigu la avokadonen maldikajn eltranĉaĵojn kaj citronu ilin. Eterigu la mentfoliojn kaj rezervu la bukedojn por la ornamo.
6
Kun bone akrigita tranĉilo, dispecigu la kuniklaĵon kiel maldikajn eskalopojn.
7
Disponu avokadon, kukumon, asparagojn kaj batavan laktukon en grandan pelvon. Spicu per piprita vinagrosaŭco kun eterigita mento. Metu la eskalopojn supren.
 
Oni enmetas la kuniklaĵon envolvitan per petroselo en aluminian folion por plidensigi la aromon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".