ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 30 min
1 dika melono,
20 cl da muskatvino,
pulvora sukero.
 
Melonsupo
1
Tranĉu la supron de la melono. Zorge sengrajnigu ĝin. Malplenigu ĝin per kulereto por parizaj pomoj por fari globetojn.
2
Emulsiu la ceteran pulpon kun muskatvino kaj kvanto da sukero, kiu reprezentas la trionon de la kvanto de la pulpo. Lasu en fridujo dum 2 h.
3
Surtabligu la tuton malvarmega en la ŝelo de la melono kaj sur tion metu la fruktoglobetojn.
 
Oni povas laŭguste aldoni varman saŭcon (ĉokolado kaj cinamo) sur la supon en la telero.
 
Metu la globetojn kaj la ŝelon en kongelujo ĝis surtabligo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".