ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 5 min
200 g da nigra ĉokolado,
50 g da butero,
50 g da likva kremo,
2 ovoflavoj + 5 ovoblankoj,
10 g da pulvora sukero,
10 g da kakao,
1 pinĉaĵo da salo,
1 guŝpinto da vanilo,
2+1 bananoj.
 
Ĉokoladbanana ŝaŭmaĵo
1
En pelvo verŝu boligitan kremon sur la pecetigitan ĉokoladon. Miksu ĝis homogeniĝo de la preparaĵo.
2
Enmiksu la buteron, la ovoflavojn unu post la alia, kirlante post ĉiu aldono de ingredienco.
3
Firmŝaŭmigu la ovoblankojn kun la salo, la sukero, la kakao kaj la vanilo. Enmiksu tion en la ĉokoladan preparaĵon sen tro prilabori la miksaĵon.
4
Aldonu la du kaĉigitajn bananojn. Verŝu en pokalon kaj metu en fridujon.
 
Oni surtabligas kun la tranĉita banano iomete citronita.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".