ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 20 min
3 kukurbetoj,
40 cl da lakto,
3 ovoj + 2 ovoflavoj,
1 pinĉaĵo da kardamomo,
30 cl da kortobirda buljono,
salo, pipro,
folioj de cerefolio,
buterpeceto,
4 ĉeriztomatoj.
 
Fandaĵoj de kukurbetoj kun kardamomo
1
Dike distranĉu du senŝeligitajn kukurbetojn. Kuiru ilin en la buljono dum 15 min. Elgutigu kaj kaĉigu ilin.
2
Miksu la kaĉon kun la lakto, la ovoj, la ovoflavoj, la salo, la pipro kaj la kardamomo. Verŝu la preparaĵon en buteritajn ujetojn por baki.
3
Kuiri dum 20 min en kuirbano en la bakforno antaŭvarmigita je 180 °C. Lasu malvarmiĝi kaj elmuldigu la fandaĵojn.
4
Volvu ĉirkaŭ ilin lameneton de kukurbo brogita dum 2 min en bolanta akvo kaj malvarmigita. Ornamu per folioj de cerefolio kaj eltranĉaĵo de ĉeriztomato.
 
Por envolvi la fandaĵojn, oni povas uzi lameneton de karoto brogitan kaj malvarmigitan.
 
Oni surtabligas tiun pladon kun aromherba majonezo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".