ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 30 min por la anaso; 40 min por la saŭco; 15 min por la finfarado
Ĉefaĵo 
1 anaso de 1 kg ĝis 1,2 kg,
2 karotoj,
2 cepoj,
30 g da butero,
5 cl da oleo,
2 tekuleroj da kakao,
3 cl da brando (Grand Marnier),
3 dl da oranĝsuko,
5 dl da akvo,
15 g da fandita nigra ĉokolado,
1/4 da kubo de kortobirda buljono.
Garnaĵo 
krudaj oranĝpecoj,
ŝelpecetoj de konfititaj oranĝaj,
pompecoj glazuritaj per karamelo.
 
Anaso kun ĉokolado far Alain Senderens
1
Preparigu la anason far la kortobirdovendisto. Antaŭvarmigu la bakfornon je 220 °C.
2
Maldike distranĉu unu cepon. Ĉe malforta fajro, kuiru ĝin, kovrita en 1 dl da akvo kun pulvora kakao solvita dum 40 min. Kubetigu la alian cepon kaj la karotojn.
3
En rotpasto varmigu la buteron kaj la oleon. Kiam estas varme, kolorigu la kvar flankojn de la anaso. Aldonu la flugilojn, la kolon kaj la legomojn. Lasu en bakforno dum 20 min.
4
Kaĉigu la cepon kuiritan kun kakao, flankenmetu.
5
Prenu la anason el la rostpato. Distranĉu ĝin sur la tabulo kaj remetu la femuraĵojn por kuiri dum ankoraŭ 10 min. Tenu la anasbrustaĵojn varmaj inter du teleroj.
6
Kiam la femuraĵoj estas kuiritaj, elprenu la rostpaton el bakforno. Metu la femuraĵojn inter du teleroj kaj tenu varmaj antaŭ la malfermita forno kun la brustaĵoj.
7
Eligu la grason el la rostpato kaj verŝu en ĝin la brandon, skrapu per kulero por malglui la sukojn de kuirado varmigante surfajre, tiam aldonu la oranĝsukon plu skrapante. Stufetu por densigi kaj malaperigi la sukon (tion oni nomas "seka densigo").
8
Enmiksu 5 dl da akvo, la fanditan nigran ĉokoladon kaj la kvarona kubo de kortobirda buljono. Aldonu kvar tekulerojn da kaĉigita kakaa cepo. Stufetu 10 min.
9
Maldike distranĉu la brustaĵojn de la anaso. Sur varmaj teleroj aranĝu la tranĉetojn de anaso, la femuraĵo en la centro kaj la saŭco ĉie ĉirkaŭe.
 
Oni surtabligas tiun pladon kun krudaj oranĝpecoj, konfititaj oranĝ-ŝelpecetoj maldike tranĉitaj kaj pompecoj glazuritaj per karamelo (kun butero kaj sukero en la paton por rapide orbrunigi ilin ambaŭflanke).
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".