ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
1 kukumo,
500 g da velura jogurto,
125 g da juglandoj,
1 tekulero da premita ajlo,
1 supkulero da aneto,
3 supkuleroj da olivoleo,
20 cl da likva kremo,
pistita glacio,
salo, blanka pipro.
 
Glacia supo de kukumo
1
Kubetigu la senŝeligitan kaj sengrajnigitajn kukumon. Salu ĝin kaj elgutigu dum 15 min en kribrileto.
2
En pelvon miksu jogurton, muelitajn juglandojn, olivoleon, ajlon, aneton, salon kaj pipron.
3
Dispremu la karnon de la kukumo. Aldonu ĝin, miksu kaj lasu en fridujo dum 2 h.
4
Surtabligonte surverŝu la likvan kremon. Aldonu supkuleron da pistita glacio.
 
Oni metas la juglandojn dum du minutoj en bolantan akvon por senhaŭtigi ilin.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".