ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 15 personoj
Preparado: 50 min
Kuirado: 5 min
250 g da migdaloj,
150 g da aveloj,
300 g da kristaligita sukero,
25 g da faruno,
8 ovoj,
100 g da ĉokolado,
5 cl da densa kremo,
300 g da kirlita kremo,
25 g da butero,
25 g da avel-migdala pulvoro.
 
Kuko Marĵolen'
1
Sur bakpletorostu unue la migdalojn kaj poste la avelojn. Senhaŭtigu la avelojn antaŭ ol meti ilin kun la migdaloj en la bovlon de la miksilo. Aldonu la kristaligitan sukeron kaj pistu maldike. Verŝu la farunon kaj miksu.
2
Apartigu la ovoblankoj disde la ovoflavoj. Firmŝaŭmigu la ovoblankojn kaj enmiksu en la preparaĵon.
3
Per spatelo ŝmiru sur bakpleton kovritan per bakpapero buterita kaj farunita. Kuiru dum 5 min en la bakforno antaŭvarmigita je 200 °C. Lasu malvarmiĝi antaŭ ol tranĉi en kvar kvadratojn.
4
Maldike haketu la ĉokoladon. Boligu la kremon, verŝu ĝin sur la ĉokoladon kaj vigle mikskirlu.
5
Por la blanka kremo, miksu la moligitan buteron kun la kirlita kremo. Parfumu la duonon de ĉi tiu kremo per la avel-migdala pulvoro.
6
Kunigu la kvar tavolojn de la kuko intermetante ĉokoladan kremon, naturan blankan kremon kaj parfumitan kremon.
7
Glatigu la flankojn de la kuko per iom da ĉokolada kremo. Surŝutu rostitajn haketitajn migdalojn aŭ avel-migdalan pulvoron.
 
Ĉi tiu kuko originas el la regiono Dauphiné, kie okazis la Ĉokolada Semajnfino, unua Gastronomia Semajnfino de JEFO, septembre 1996.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".