ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 25 min
4 kukurbetoj,
3 supkuleroj da olivoleo,
250 g da patrosta ŝafidaĵo,
2 tomatoj,
3 ajleroj,
100 g da rizo,
duona fenkolo,
duona citrono,
1 pinĉaĵo da pulvora kumino,
30 cl da kortobirda buljono,
salo, pipro.
 
Farĉitaj kukurbetoj
1
Tranĉu la kukurbetojn en du pecojn laŭ direkto de la longeco. Malplenigu la internon de ĉiu duono lasante 1 cm da dikeco. Brogu 2 min en bolantan salakvon. Malvarmigu kaj elgutigu.
2
Haketu la viandon. Subrostu ĝin dum 5 min en oleon, regule turnmovu ĝin.
3
Aldonu la senŝeligitajn, sengrajnigitajn kaj kubetigitajn tomatojn, la maldike tranĉitan fenkolon, la raspitan citronŝelon kaj la apenaŭ premitan ajlon. Salu, pipru, spicu per kumino. Miksu kaj daŭrigu la kuiradon dum 5 min.
4
Elprenu la ajlerojn el la farĉo antaŭ ol plenigi la kukurbetojn. Disponu ilin en fajrorezistan pladon.
5
Verŝu la buljonon por duone kovri la kukurbetojn. Kuiru dum 25 min en la bakforno antaŭvarmigita je 180 °C.
 
Kiam la farĉo estas bele orbruna, oni kovras la pladon per aluminia folio por eviti ĝian sekiĝon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".