ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
175 g da rompita tritiko,
8 cepoj junaj,
3 tomatoj,
1 bukedo da petroselo,
1 bukedo da mento,
3 citronoj,
20 cl da olivoleo,
salo, pipro.
 
Salato de rompita tritiko
1
Mergu la rompitan tritikon dum 25 min en akvo. Elgutigu per premo inter la manoj.
2
Haketu maldike cepojn, tomatojn, petroselon kaj menton. Enmiksu kun la tritiko.
3
En bovlo, emulsiu la sukon de la citronoj kun la olivoleo kirlante energie. Laŭguste spicu.
4
Verŝu la saŭcon sur la salaton. Miksu kaj lasu en fridujo dum 2 h.
 
Oni ornamas per kelkaj mentofolioj kaj eltranĉaĵoj de cepo.
 
Laŭ preparado, rompita tritiko similas kuskussemolon, kiu estas pli maldika. Tiu recepto uzas antaŭkuiritan kunpistitan malmolan tritikon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".