ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 35 min
Saŭco 
400 g da nigra ĉokolado,
125 g da butero,
5 dl da mezvarma akvo,
1 pinĉaĵo da salo.
Sekaj buŝplenoj 
16 ĝis 20 tranĉaĵoj da "ŝnurpano" rostitaj kaj buteritaj,
16 meringetoj,
4 "kulerbiskvitoj",
100 g da biskvitoj "katlangoj",
150 g da duonigitaj "palmetoj".
Freŝaj buŝplenoj 
250 g da framboj,
250 g da senkernigitaj ĉerizoj,
250 g da fragoj,
4 aŭ 5 senŝeligitaj kaj kubigitaj piroj (surŝprucigitaj per citronsuko).
Bovletoj 
1 bovlo da pulvora kokoso,
1 bovlo da pulvora kakao,
1 bovlo da kristaligita sukero,
1 bovlo da rostitaj migdaloj,
1 bovlo da pulvora cinamo.
 
Somera fonduo
 
Preparado
1
Preparu ĉiujn fruktojn. Metu ilin en apartajn pelvojn kaj flankenmetu en fridujon.
2
Tranĉu la ŝnurpanon. La tranĉaĵojn rostu, buterumu kaj metu sur teleron. Rompu la kulerbiskvitojn en buŝplengrandajn pecojn kaj metu sur alian teleron. Metu aliajn sekajn buŝplenojn sur aliajn telerojn.
3
Metu la telerojn kaj la bovletojn sur la tablon.
4
Dispecigu la ĉokoladon en kaserolon. Aldonu unu glason da akvo kaj la pinĉaĵon da salo. Fandu per malforta fajro turnmovante de tempo al tempo.
5
Enmiksu la moligitan buteron vigle prilaborante la miskaĵon. Maldensigu per aldono de la restanta akvo. La saŭco estu glata kaj facile glazuriĝu malvarmiĝante.
 
Frandumado
6
Verŝu ĝin en la marmiteton kaj metu sur la varmigilon centre de la tablo.
7
Prenu la fruktojn el la fridujo kaj metu la pelvojn sur la tablon kun la teleroj kaj la bovletoj.
8
Ĉiu preparas siajn buŝplenojn laŭ siaj deziroj kaj mergas ilin en la saŭcon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".