ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Ĉokolada Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 30 min
4 fileoj da blanka fiŝo,
2 grocoj da fromaĝravioloj,
1 glaso da blanka vino,
1 ŝaloto,
4 supkuleroj da densa kremo,
2 supkuleroj da maiza amelo,
1 kubo da spicbuljono,
salo, pipro.
 
Fromaĝravioloj kun fiŝo
1
Boligu akvon kun la kubo da spicbuljono. Poĉu la fileojn dum 15 min.
2
Subrostu la dishakitan ŝaloton. Aldonu la blankan vinon, la kremon kaj du supkulerojn de la bolanta buljono.
3
Boligu la miksaĵon. Salu, pipru kaj densigu la saŭcon per la maiza amelo.
4
Elprenu la fileojn el la spicbuljono kaj flankenmetu.
5
Poĉu la fromaĝraviolojn en la spicbuljono ĝis ili remalmergiĝas (proksimume 1 min).
6
En ĉiun teleron metu unu fileon kaj fromaĝraviolojn. Surverŝu iom da saŭco.
 
Oni surtabligas tiun pladon kun laktuko laŭguste.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".