Riismaj rakontoj
Kutime mondfamaj aŭtoroj, post jardekoj da kvalitoplena verkado, kunmetas kaj komentas siajn plej ŝatatajn verkojn. Por mi multe pli facilos ĉar mi ĝis nun envortigis nur malmulton. Tamen mi ne atendos famiĝon por trairi mian pasintecon.
Tiun mi konsideras la unua, kiun mi verkis pro enamiĝo. Simple ĉar mi ĝojoplene ploris konstati miajn korbatojn. Mi tiam ankoraŭ estis tia kaprica geprinco. Depost tiam tiu, al kiu flugis mia unua papilio, fariĝis gepatro de mia gefilo.
Kapricoj kaj papilio
Zuz'
Potencega fortega akra krio ekŝiris la mildan kvieton de la
dormema urbo. Ulo prezentis sin preskaŭ tuj ĉe la pordoj de la
palaco, kiuj malfermiĝis ekde ria alveno. Ri direktis sin sen
akompano nek hezito al la konsilia halo, kie la reganta paro atendis
rin. La ulo nur aŭskultis antaŭ ol eliri ; ria laboro tuj komencos.
Riaj nuraj okupoj ĉiam estis satigi ĉiun kapricon de la
Geprinco, kiu kutimis kriadi lacegiĝante, kaj lacigante la popolon
senigitan je dormo, ĝis ria volo estos realigita. Tiu ulo, kiu
savadis la ripozon de la loĝantaro kaj samtempe la publikan ordon,
ricevintis la nomon : "Gardisto de la Dormo". Ri ĉion studadis ĝis la
tago, kiam ri ekpovis estingi la unuajn kriojn de la Geprinceto ; ekde
tiam ri servadis la palacajn mastrojn. Neniam ri troviĝis en neeblo
ĉesigi kriojn de la plej kaprica geprinco de la dinastio. Ankoraŭ
ĉi-foje, ri certis revenigi kvieton sur la urbon, kiu feliĉa ekdormos.
* * * * *
Dum iu el siaj enurbaj promenadoj, stirante iu el siaj
kapricrezultoj, la Geprinco, nun bela juna homo, rimarkis ĉarmegan
adoleskulon kun brunaj haroj. Aŭskultante nur novan kapricon, ri
realigis joregon por halti sian veturilon apud la mirindulo, al kiu ri
proponis enveturiĝi sur la apudan seĝon. Nea respondo al ria propono
ŝokis rin kaj malgraŭ sia insistado ri ne povis havi la plezuron ĝui la
kompanion de la brunhara sorĉulo.
Vespere la urbo aŭdis ankoraŭfoje la potencegan fortegan akran
krion, kiu ankoraŭ fojfoje interrompis la trankvilan vivon de la
loĝantaro. La Gardisto de la Dormo pliafoje iris palacen ; forlasante
la garditan fortikaĵon, unuafoje dum sia multsukcesa kariero ri ne
certis ne malsukcesi. Ri efektive retrovis la junan brunulon sed ne
sukcesis konvinki rin lasi sin veturigi far la Geprinco.
" Se ria malkontento tro grandos, ri povos veni por manĝi ĉe
mi kelkajn delikatajn manĝaĵojn, kiuj forgesigos al ri ĉi tiun
kapricon.
- Mi ripetos al ri viajn parolojn ; sed sendube ri venos ĉar
neniam ri forgesis unu el siaj kapricoj ĝis ĝi estas realigita.
- Ĝis revido.
- Salutojn. "
Ege malmulte da tempo post ĉi tiu interparolo, la veturilo de
la Geprinco haltis akrobate antaŭ la loĝejo de la dezirata brunharulo.
La Geprinco mem vigle eliĝis. Ri ne forgesintis sian kapricon kaj tion
reasertis al sia gastiganto post kiam ri gustumadis la plej elstarajn
pladojn, kiujn ri iam ajn gustumintis.
* * * * *
" Jam de longe vi min satigegas per delikataĵoj sed kiam
akceptos vi veturi kun mi ?
- Tiam, kiam mi vidintos papilion eskapi el viaj okuloj.
- Sed kiel tio eblas ?
- Vi tion eble scios, kiam la papilio ŝvebos antaŭ vi.
- Ĝuste ! Ĝis baldaŭ. "
En surdiga zumego, la Geprinco forveturis al tiu, kiun ri taksis
kiel la plej valoran ulon de la reĝolando. Ve ! Ankaŭ ĉi tiu ne
sciis, kiel papilio povus elŝvebi de ies ajn okuloj. La Geprinco
ekmalesperis ; ri tiom volantus, ke la dua seĝo de ria veturilo
subtenu la belan brunulon. Ri malgraŭ ĉio daŭrigis siajn ĉiutagajn
festenojn nun sen plua espero. Ri pasigis plejparton de siaj noktoj
serĉante la solvon de la problemo, kiun starigis la brunulo, kiu
malhelpas rian dormon. Ri fine decidis peti de la junulo ŝanĝon de
enigmo.
* * * * *
" Jen de tro longe mi pasigas noktojn serĉante la solvon de
via enigmo. Ĉu vi ne povus doni al mi pli facile solveblan
problemon ?
- Estas do por vi tiel malfacile lasi papilion ekflugi el viaj
okuloj ?
- Sufiĉe por ke mi petu de vi ŝanĝon de la kondiĉo, kiun vi
esprimis por akcepti mian inviton.
- Vi volis trudi al mi tiun veturadon en via rapidega ilo ; mi
devis defendi min.
- Sed vi postulas de mi troege multe por via defendo.
- Tio tamen devas esti laŭ viaj kapabloj.
- Mi vee timas, ke ne. Salutojn.
- Ĝis revido. "
* * * * *
La morgaŭon, la junulo arestitis kaj enkarcerigitis. La
Geprinco vizitis rin.
" Mi decidis, ke vi restu ĉi tie ĝis vi volos veturi kun mi.
- Se tia estas via volo.
- Tia estas ĝi.
- Mi tamen atendos papilion de viaj okuloj.
- Vi estas obstinega.
- Jes.
- Vokigu min se vi ŝanĝos vian opinion.
- Ĝis baldaŭ.
- Salutojn. "
* * * * *
Ĉi-nokte la Geprinco havis malfacilaĵojn por trovi la dormon ;
scii, ke pro iu el riaj kapricoj la plej bela ulo de ria reĝolando
dormos en malliberejo, turmentis rin. Ri ekvolis liberigi rin sed
ekpensis, ke ria digno suferos pro tio. Ri pasigis malagrablan
tagon, daŭre turmentita de terura disŝiriĝo. Ri provis dormi por
kvietiĝi sed kiam ri komencis pensi pri la brunulo, kiu preparis al ri
tiajn delikataĵojn, ri sentis bezonon plori. Ri provis rezisti sed
malgraŭ ri io ekfluis de riaj okuloj. Pro honto ri fermis siajn
palpebrojn kaj lasis fluadi. Tiam, kiam ri ekkuraĝis rigardi la
ĉirkaŭan mondon, fabela papilio bunta flugetis tra la ĉambro. Tuje ri
kuris al la ĉelo, kiun ri malfermos ; la papilio kirliĝante eksekvis.
La universitataj kursoj ne estis ĉiam interesovekaj. Multajn senesperajn rakontojn mi verkis dum la docentoj provis komprenigi senutilajn konceptojn. "En la Granda Universo, kiu ĉion entenas", "Nebulaĵo", "Lasta konata murdo" ne travivis iaman relegadon mian. El tiu periodo "Diru Panj'" bone resumas la etoson.
Diru Panj'
Zuz'
- Diru Panj', kio estas "la vasteco de la blua Ĉielo senmakula" ? Ĝi ne
estas blua, la Ĉiel', ĉu ne Panj'
- Nia Ĉielo ne estas blua, tio veras. Sed longtempe antaŭ ĝia
konstruo estis nur aero super nia planedo kaj kelkaj nuboj, kiuj
promenis portante akvon.
- Je kiuj bestoj ili similis, la nuboj ?
- La nuboj ne estis bestoj, estis grupiĝoj da maldikaj gutetoj de akvo,
kiujn la ventoj modelis kaj movis super grundo kaj maroj.
- Ĉu ili estis afablaj al la maroj, la ventoj ?
- La ventoj estis tre vastaj aerblovoj, kiuj blovis super la tuta
surfaco de la planedo. Kiam ili pasis super la akvo de la maroj, ties
surfaco estis agitita : kelkfoje sen perforto kaj alifoje kun
ruinigaj senbridiĝoj.
- Sed ĝi estis freneza, la komputil', kiu regis la ventilojn
- Ankoraŭ ne estis ventiloj por krei ventojn
- Sed, tiam, kial estis ventoj ?
- La revarmiĝoj kaj remalvarmiĝoj de la surfacoj de la maroj kaj grundoj
kreis la ventojn, tutsimple.
- Ĉu ĝi ne estis ĉiam la sama ĉie, la temperatur' ?
- Ne. Ekzistis tre malvarmaj zonoj kaj zonoj varmegaj. Kompreneble, ne
varmegis aŭ tre malvarmis ĉie ; la interaj temperaturoj estis pli
agrablaj por vivi, sed iufoje pluvis kaj neĝis.
- Kiel tio aspektis ?
- Kiam pluvis, pli aŭ malpli dikaj gutoj de akvo falis el la ĉielo.
- Kiu Ĉiel' ? Vi ĵus diris al mi, ke estis nenio
- La ĉielo, tiu-epoke, estis tiu nenio ; ĝi estis ĉio, kion oni povis
vidi levante la okulojn. La ĉielo estis ĉio, kio estis super la grundo,
ĉio krom tio, kion niaj prapatroj flugigis en la ĉielo.
- Ĉu vere ? Ĝi estis stranga, la ĉiel'.
- Jes, tre stranga ...
- Kaj kiam neĝis ?
- Estis ankaŭ akvo, kiu falis el la ĉielo, sed, ĉar pli malvarmis ol por
pluvo, la akvo formiĝis en etajn kristalojn malpezajn, kiuj ariĝis en
flokojn. Ne ĉiuj ŝatis neĝon aŭ pluvon.
- Kaj kial ĝi ne metis la saman temperaturon ĉie, la komputil' ?
- Ne estis komputilo por reguligi la temperaturon. La temperaturo
iĝis regulita nur post fino de la konstruo de la Muro, kiu ĉirkaŭas nin.
- Ĝi estis konstruita antaŭ la Ĉiel', la Mur' ?
- Ne, la Ĉielo estis jam finita, kiam la konstruo de la Muro estis
decidita.
- Kial niaj prapatroj ne estis jam de longe konstruintaj la Ĉielon kaj
la Muron ? Estas pli bone nun ; ne plu estas ventoj, kiuj ĉion
frakasas, kaj la temperatur' estas ĉiam ĝuste kiel bezonata.
- Ili ne bezonis ilin. Ili kutimiĝis al ŝanĝiĝema temperaturo kaj al
ventoj. Pluvo kaj neĝo estis partoj de iliaj vivoj. Kelkaj eĉ
sukcesis esti tre feliĉaj.
- Sed estis tre maldolĉe
- Sufiĉe maldolĉe, jes. Vi sciu, ekstere, je la alia flanko de la Muro,
la kondiĉoj estas ankoraŭ pli malbonaj.
- Kaj kial oni ne ŝanĝas la programojn de la komputiloj, kiuj regas
Ekstere ?
- Neniu komputilo regas ekstere ; kaj mi timas, ke neniam estos iu, kiu
sukcesos regi la situacion.
- Kial ?
- Estas tro komplekse kaj daŭras jam de tro longe.
- Ĉu vi povas klarigi al mi iomete ?
- Ĉu vi scias kial la Ĉielo kaj la Muro estis konstruitaj ?
- Ne, sed mi scivolas.
- La Ĉielo estis konstruita ĉar la malnova ĉielo estis difektita de la
haladzoj de niaj prapatroj.
- Ĝi vere ne estis fortika, la Ĉiel'.
- Ĝi estis tre malrezistanta kaj niaj prapatroj tro malfrue komprenis,
ke ili estis detruintaj tion, kio protektis ilin de la malbonaj radioj
de la Suno.
- Kiu ĝi estis, la Sun' ?
- La Suno estas la stelo
- Kio tio estas, stel' ?
- Mi ne scius klarigi al vi tion, kio estas stelo.
- Ĉu estas tro komplike ?
- Estas tre malfacile por klarigi. Stelo estas kiel tre dika planedo,
kiu estus tute brulanta.
- Kiel tre granda bul' de fajr' ?
- Jes, proksimume.
- Do ĝi estas stel', la Sun'. Sed kie ĝi estas, la Sun' ?
- Ĝi estas sufiĉe malproksime de nia planedo, kiu rondiras ĉirkaŭ ĝi.
Antaŭ la konstruo de la Muro, estis ĝi, kiu varmigis nian planedon dum
la tago. Sed krom la varmo kaj la lumo
- Ĉu ĝi sendis ankaŭ lumon ?
- Jes ; dum la tago, ne necesis lumigi lampojn. Krom la lumo kaj la
varmo, la Suno sendis ankaŭ radiojn danĝerajn por la estaĵoj. Sed la
ĉielo lasis trapasi nur tre malmulte da tiuj radioj, antaŭ ĝia detruo.
- Tiam ĝi ne estis bone farita, la Ĉiel'
- Eble sed ĝi protektis sufiĉe la planedon dum ĝi bonstatis.
- Kaj kiam ĝi estis detruita, necesis konstrui alian.
- Jes.
- Kaj la Muron, kial oni ĝin konstruis ?
- Komence estis nur ĉar la aero estis fariĝanta nespirebla. Poste, la
Muro ricevis la taskon protekti nin ankaŭ de la malbonaj radioj, kiujn
dislasis la industrioj.
- Ĉu estis la samaj radioj kiel la malbonaj de la Sun' ?
- Ne, estis radioj eble pli malutilaj ol tiuj de nia stelo.
- Kaj nun, kiel estas Ekstere ?
- Ekstere ne estas lampoj ĉie ; eĉ dumtage malhelas.
- Do necesas ĉiam havi kunporteblan lampon.
- Ekzakte. Krome, la aero estas fariĝinta tute nespirebla kaj la
malbonaj radiadoj probable pli fortaj ol iam ajn antaŭe. Via patriĉo
iafoje konfidis al mi, ke kiam ria protekta vestaĵo estis havanta
problemon, ri tion rimarkis tre rapide ĉar ri rapide pli varmumis.
- Por kio ĝi utilas, la protekta vestaĵ' ?
- Ĝi protektas la viriĉoj, kiuj laboras ekstere, de la troa varmo kaj
ebligas ilin spiri. Sed ili ne povas resti tre longe sen iri en
haltejo por renovigi sian aerrezervon.
- Kaj la malafablaj radioj ?
- Ili facilege trairas la protektan vestaĵon kaj, iom post iom, la
viriĉoj estas detruataj de interne. Komence, tio ne videblas, poste la
haroj ekdisfalas ; kaj la tuta korpo difektiĝas... kaj iun
tagon la viriĉo ne revenas... neniam plu ri revenos...
- Kial vi ploras, Panj' ?
- Via patriĉo ne revenis. Ri daŭris malpli longe ol la aliaj, ri certe
estis pli malfortika.
- Sed mi daŭre estas ĉi tie, mi. Mi ĉiam ridetigos vin.
- Tio ne sufiĉos... Vi baldaŭ havos etan fratiĉon.
- Mi ne volas etan fratiĉon, eta fratin' estus pli bonvena.
- Ne vi decidu, nek mi ; tial vi havos etan fratiĉon.
- Kial ?
- Tiel estas. Via patriĉo ne revenis, tial iu alia devas anstataŭi
rin sed antaŭ sia unua eliro ri devos havi idon. Ri havos filiĉon.
- Ĉu estas ri, kiu decidis ?
- Ne. Kaj ankaŭ via patriĉo ne decidis.
- Sed kiu decidas ?
- Mi ne scias. Eble iu komputilo.
- Do ili ne ĉion bone faras, la komputiloj. Ili demandas nenies opinion
antaŭ decidi kio estas bona aŭ kio estas malbona
- Jes, tiel estas...
- ...
- ...
- Ĉu vi kredas, ke oni iam vidos "la vastecon de la blua ĉielo senmakula" ?
- Mi ne scias. La avino de mia avino estis vidinta la bluan ĉielon dum
sia infanaĝo kaj poste la fumaĵo komencis kaŝi ĉion kaj oni konstruis la
Ĉielon kaj oni konstruis la Muron kaj oni plifortigis la Muron kaj...
Mi ne kredas, ke iam ajn la ĉielo refariĝos blua.
- Domaĝe, ĉu ne ?
Gravas por mi la unua rakonteto, kiun mi verkis rekte en la esperanta. Titolo fontas rekte el preskaŭ samtitola kanto, kiu apudas sur la kasedo kanton, kies titolo estas la nomo de mia plej ŝatata papilio, kiu tiam ĵuse legigis al mi unu el siaj ritmoplenaj verkoj. Pri ri mi revetadis dum suna printempa posttagmezo, en la domo en Grenoblo, sola.
Mi kaj ri, kaj la sun'
Zuz'
Tuj kiam revenis la sunaj tagoj, sukcesis ruza vendisto konvinki
min, ke mi bezonegas ĉi tiun miraklan teĥnikaĵon. Ĝi fakte estas nur
matraco por sunbanado. Verdire ĝi ja aŭtomate direktiĝas por samtempa
sunumado de ambaŭ viaj dekstra kaj maldekstra flankoj. Mi instaligis
ĝin en parton de mia ĝardeno, kie ĝenos nek la arboj nek la najbaroj.
Nun kuŝas tiu strangaĵo meze de la gazono inter la altaj kaj densaj
heĝoj, kiuj ĉirkaŭbaras mian komfortan bienon.
* * *
Dorse al la suno, kuŝante sur mia miraklaĵo, mi provas legi la
kvindekan numeron de Gazeto Andaluzia. Apenaŭ eblas koncentri mian
atenton. Tiuj najbaraj diabletoj krietas, ploras, koleregas, krias,
ploregas, koleretas, kriegas, ploretas, koleras... Dume, preskaŭ ne
konsciante pri la tumulto ĉirkaŭ si, la najbaro pritondas siajn
arbedojn, arbetojn, arbojn, arbustojn per tondilego klakadanta. Eĉ
gajaj birdetoj ne sukcesas aŭdigi siajn voĉojn. Mi lasas la gazeton
fali sur gazonon. Mi almetas opakajn okulprotektilojn sur miajn
okulojn. Nun tute nigras mia mondo. Orelŝtopilojn mi forgesis en la
domo. Ne gravas. Mi turnas min fronte al la suno.
Daŭre aŭdeblas la najbara bruŝtormego. Kri'! Klak'! Plor'!
Klak'! Plor'! Klak'! Kri'! Plor'! Klak'! Kri'! Klak'! Kri'!
Bird'! Kri'! Klak'! Plor'! Kri'! Klak'!... Feliĉe afablaj
sunobriloj karesas mian nudan korpon. Ili varmigas miajn ŝultrojn,
miajn koksojn, miajn genuojn, miajn kubutojn, miajn femurojn, mian
bruston, miajn vangojn, mian ventron. Ĉiuj muskoloj malstreĉiĝas
plezurige. Mian ŝvitetantan haŭton kirlete sekigas venteto. Ĝi
alportas parfumojn de freŝe falĉita herbo, de sekiĝantaj arbofolioj, de
plej diversaj floroj kaj de aromplenaj plantoj. Eĉ pli facile aŭdeblas
la birdetoj. Senmove mi plensense ĝuas la naturon. Kriego ĉesigas
ĉiajn najbarajn bruemojn. Ili forveturu. Mia hundo transpasas sub la
heĝo certe forvoronte ĉion, kion la najbara kato ne manĝis, se ne la
katon mem. Sed tute negravas.
Silento regas nun. Kvietiĝas ĉirkaŭ mi. Sur fona susurado de
la proksima rivereto simfonias nun plengorĝe birdoj kun insektoj. Ankaŭ
mia matraco de tempo al tempo zumetas por teni min fronte al la suno.
Ĝuinda plezuro de senombra sunbanado. Kvankam... ja ŝajnas, ke io
ombras mian maleolon. Jen tre malrapide moviĝas la nevarmigita areo
genuen. Tamen la instalistoj promesis, ke nenio ajn povos iam ajn ombri
iun ajn parton de ia ajn korpo surmatraca. Fiuloj! Kaj decideme la
ombro transpasis la genuon ŝajne al talio. Aŭ ĉu mi nur fantazias pri
tiu senkaŭza malvarmiĝo de mia haŭto? Ĝi kvazaŭ sekvas miajn dezirojn
karesante mian korpon sen tuŝi mian haŭton. Certe ne hazarde evoluas
tiu sento gajekscitante min. Mi verŝajne duonsonĝas.
Brueto malantaŭ mi. Pasero en arbeto. Kaj daŭre vagadas la
mistera ombro. De iu vango. Tra la frunto. Al la alia. Mi atendas.
Kolen. Ŝultren. Brusten, flanken. Ventren. Koksen, femuren. Mi
petegas tiujn movojn. Nun ĉirkaŭ mia pubo. Agrablega sonĝeto. Io
falas sur mian bruston. Malpeza. Vento ŝovas ĝin ventren. Lanugo aŭ
plumeto. Plezurige. Pluen. Forflugis. Plumtuŝo ĉe la nazo. Plumtuŝo
ĉe la mentono. Ĉe la frunto. Tio nervozigas min. Ĉe la lipoj, ĉe la
kolo. Mi streĉiĝas. Orelo. Streĉiĝego. Kaj tute neatendite en alian
orelon, flustre "Kviete". Do vere temas pri karesado. Ĉu mi leviĝu por
forpeli ĉi tiun karesanton? Aŭ ĉu estas karesisto? Ĝis nun mi ŝajne ne
endanĝeriĝis. Almenaŭ ne korpe. Sed anime mi jam pereis. Mi deziregas
pliajn karesojn. Kaj se danĝero sentebliĝos ankoraŭ uzeblos
sportoluktoj por elsaviĝi. Mi malstreĉiĝu.
Mi malstreĉiĝas. Plumtuŝo ĉe la lipoj. Mi malstreĉiĝis.
Plumtuŝo ĉe la umbiliko. Mi ridetas. Ĉe la femuro. Ĉe la ŝultro. La
daŭro, la vasteco, la sinsekvoj de la tuŝoj varias senlogike. Jen
rapida glito. Jen daŭra tuŝo. Ekscitige. Jen surbruste. Jen
interkrure. Frenezige. Ĝuige. Mi spiras laŭ la ritmo de la tuŝoj.
Malregule. Profunde, apenaŭ. En. El, en. En, el, el, en. El.
Paŭz'. Akriĝas mia deziro. Se ne baldaŭ reekos la tuŝoj, mi ploros.
Tuŝ'. Suspir'. Ĝuego. Ŝajnis humida ĉi lasta tuŝo. Kaj humida jena
glito ja estas. Gut'. Humidaj karesoj plektas reton ĉirkaŭ mian
nudecon. La suno sekigas la fadenojn. Sed restas la sento. Fadenoj
kvazaŭ sendepende moviĝas. Ili premas mian haŭton. Ondadas kiel
fingroj karesantaj ĉiujn erojn de mia korpo. Dekoj, centoj, miloj da
fingroj ĉirkaŭirantaj miajn nervojn. Intensa kaj profunda karesado. Ĉu
karesisto aŭ ĉu sorĉisto? Ne eblas respondo. Ne taŭgas demando.
Ĝuenda plezurego. Frakasanta ondego de orgasmo. Ĝojplena eksplodego.
Kolaps'
Langego lekas mian vangon. Mia hundo revenas sub la heĝon. Ĝi
bruas same kiel tiam, kiam ĝi foriris. Sed kiu lekis mian vangon? Mi
malmetas miajn okulprotektilojn. Suno brilegas. Ĝi blindigas min.
Trans duonfermitaj palpebroj mi rekonas la langon, kiu denove lekas mian
vizaĝon. Sed kiu bruas sub la najbara heĝo? Mi provas alrigardi sed
distingas nenion. Ne plu bruas. La suno baldaŭ malaperos malantaŭ la
altajn heĝojn. Mia hundo insistas por ke mi zorgu pri ĝi. Kia sonĝ'!
Sed nun ek al la dom'.
* * *
Hodiaŭ pluvetadas. Jam de horoj, rigardante tra la fenestro, mi
karesadas mian hundon. Mi revetas pri morgaŭ: suna tago kun tondilego
klakadanta. Mi kaj ri, kaj la sun'.
Al Rajfjuwa, kiu malŝminkis min, mi dediĉas tiun ĉi. Gravas en homaj rilatoj plej profunda sincereco; senutilas tro kaŝi siajn sentojn. Alian ideon mi ŝuldas al Rajfjuwa sed ĝin mi ne jam redaktis nek havas mi titolon por ĝi.
Maskiga ŝminkaĵo
Zuz'
Tiu publika ĝardeno ŝajnas allogi homojn same kiel matura abrikoto
allogas vespojn. Svarmas homoj irantaj ĉien laŭ malsamaj trajektoj,
ĉiam laŭ malsamaj rapidecoj, ĉiel laŭ malsamaj intencoj. En tia
homamaso mia vizaĝo ŝajne allogas ĉies rigardon same kiel celtabulo
allogas sagojn. Mi sentas min trafita el ĉiuj flankoj. Urĝe mi trovu
izolitan benkon por protekti min. Se mi ne havus tiun rendevuon, mi
certe fuĝus tuj; same kiel verŝajne faras ĉiuj. Kvazaŭ portita de la
homfluo mi finfine trovas benkon tute taŭgan, ĝuste ekster tiu
freneziga homfluo. De ĉi tie mi vidas la ĉefan aleon, kie svarmas
homoj. En mian kaŝitan angulon neniu havus ideon veni. Homoj fluas
kelkajn metrojn for sed feliĉe ne atingas min.
Jen sekura haveno. Feliĉe restas al mi kelkajn minutojn, preskaŭ
duonhoro, por provi plibeligi min. Mi komencas rigardi mian vizaĝon
per mia poŝspegulo. Eble mi kaŝu tiujn faltojn sub la palpebroj, mi
reguligu miajn brovojn, mi substreku la konturojn de miaj lipoj, mi
kolorigu miajn sensangajn vangojn. Tiom da detaloj korektendaj por
doni al mi prezenteblan aspekton. Mi apenaŭ findecidis la ordon de la
operacioj, kiam mi rimarkas iun sidantan apud mi.
- "Ĉu vi preferus, ke iu zorgu pri tio por vi?",
aldemandas min ri.
La demando surprizas min. Restas mi kvazaŭ frapite en la stomakon.
Miaj okuloj serĉas helpon en mia ĉirkaŭaĵo. Mi provas retrovi
normalan spiradon. Kaj finfine mi ekas frazon.
- "Mi...",
balbutas mia voĉo. Eĉ tian simplan vorton mi ne kapablas
eldiri entute kaj klare. Verŝajne mi aspektas aŭ sufiĉe embarasita aŭ
tute nervoziĝonta ĉar tuj ri daŭrigas la konversacion.
- "Estas mia profesio",
aldonas ri malfermante sian sakon, kiun mi
ankoraŭ ne rimarkis. El tiu sako videblas diversaj iloj, eble uzataj
por profesia ŝminkado. Kiel mi scius tion? Ĉiam mallerte mi provas
kaŝi miajn malperfektaĵojn, neniel profesiece.
- "Estu do tiel",
aŭdas mi mian voĉon respondi. Kial mi diris tion?
Mi nur volas esti sola, sen iu ajn por nervozigi min dum tiuj lastaj
altvaloraj minutoj. Tamen mi akceptis kaj jam mano plonĝis en la
sakon kaj revenas kun kelkaj iloj. Mi rifuzu tian atakon.
- "Bonvolu fermi viajn palpebrojn. Tiel estos por mi pli facile kaj
por vi pli rapide."
Kaj miajn okulojn mi kaŝas malantaŭ miajn
palpebrojn. Sen vere tion deziri. Kial mi obeus nekonaton? Sed jam
tuŝetoj ĉirkaŭ miajn okulojn malpermesas al mi malobei. Verŝajne
temas pri provoj de diversaj koloroj. Ĉu ili kongruos kun nuancoj de
miaj irisoj? Estas tiel ripozige gardi miajn palpebrojn fermatajn sur
mia interna mondo.
- "Post malpli ol duonhoro mi havas rendevuon",
anoncas mia voĉo.
Kial mi rakontus mian vivon al nekonato? Sed mia voĉo daŭrigas la
rakontadon. Ĉiujn miajn hodiaŭajn rendevuojn ĝi detale priskribas.
Unue kun mia konato, kiun mi ŝatus plaĉi. Longdaŭra kareso ŝmiras
kremon sub miajn okulojn. Jam de pluraj monatoj mi konas rin. Alian
kremon ŝmiras alia kareso sur miajn vangojn. Regule ni renkontiĝas,
butikumas, spektas filmon, ĝuas restoracion. Tuŝeto de fajna tuko
sekigas la troaĵojn da ŝmiraĵoj. Sed al mi ŝajnas, ke neniam estiĝos
pli kompliceca rilato malgraŭ ĉiuj miaj provoj. Per malpezaj
tamponadoj pudro kaŝas miajn subpalpebrajn faltojn.
Due kun eventuala dungunto, kiun mi ŝatus konvinki pri miaj
kompetentoj, se tiujn mi mem fidus. Broseto ordigas miajn brovojn.
Fakte estas mia konato, kiu proponis retroviĝi en ĉi tiu ĝardeno antaŭ
tiu dua rendevuo. Krajono reliefigas la koloron de miaj tro helaj
brovharoj. Jam de pluraj monatoj mi kandidatiĝis ĉe tiu firmao, kiu
ŝajnis ignori min ĝis nun. Aldoniĝas nun koloro sur miajn superajn
palpebrojn per precizaj glitaj tuŝetoj, aŭ eble eĉ pluraj
intermisksitaj koloroj.
Trie kun mia luposedanto, al kiu mi ŝuldas jam la luprezon de la du
pasintaj monatoj. Miajn lipojn mi devas lasi iom da tempo senmovaj
dum diversaj ŝmiraĵoj kaj malŝmiraĵoj surpasas ilin. Ri petis min per
registrita letero tuj pagi por eviti jurajn sekvojn. Ankoraŭ la
konturon de mia buŝo reliefigas krajona spuro. Sed por elspezi monon
necesas jam enspezi el iaj fontoj. Kelkaj pudraj tuŝetoj ĉe la vangoj
donas al mia vizaĝo ties plenan brilemon.
- "Alvenas via konato",
anoncas ria voĉo dum ĉesas vagadi riaj manoj.
Mi malfermas miajn palpebrojn. La sunradioj tra la foliaro iom
malhelpas min tuj rimarki mian konaton, kiu paŝas en la ĉefa aleo.
Ĉiuj iloj ekmalaperas en la sakon. Mi unumove leviĝas por mansigni al
ri, aŭ eĉ braksigni ĉar miaj gestoj estis pli ampleksaj ol mi dezirus.
Jam mi kaptis rian atenton. Mi turniĝas por danki mian helpinton, kiu
pasigis kun mi la lastajn minutojn, sed jam ri malaperis. Same
silente foriris nun tiu ĉarma strangulo kiel ri alvenis antaŭe.
Mia konato alvenas demandante kiu estis tiu ulo. Se mi scius, mi
respondus sed... Anstataŭ daŭrigi tiun kvazaŭ-disputon, ri
komplimentas min pro mia radiada beleco. Verdire mia ŝminkinto faris
tre valoran laboron. Nun mi sentas min preta por alfronti ĉiujn
malfacilaĵojn de tiu tago. Mia konato akompanas min ĝis mia rendevuo
por mia venonta laborposteno. Survoje mi fulmrapide ridetas al miaj
respeguligoj en montrofenestroj. Mi fieras pro mia belaspekta silueto
kaj tiun ĝojon mi lasas vagadi tra mian vizaĝon. Dank'al mia helpinto
ĝi nun meritas silentajn komplimentojn de ĉiuj rigardoj, kiuj trafas
min.
* * * * *
Kiel mi forgesus tiun tagon? Ĉio sukcesis por mi. Mi konvinkige
defendis miajn kompetentojn. La luposedanto ne rezistis al prezento
de mia laborkontrakto. Aŭ ĉu al survanga kiseto, kiun mi haste lasis
pro mia grandega ĝojo? Eble ankaŭ tian ĝojon ne rezistis mia konato,
nun tre intima de multaj jaroj. De tiu tago sekvis multaj feliĉigaj
aferoj, kiuj plu ĝojigas min ĉiutage. De tiu tago ankaŭ mi ne plu
bezonis maski mian vizaĝon per ŝminkado. Ĉar ĉion mi sukcesis sen
ajna artifikaĵo. Tamen tion mi malkovris nur vespere; kiam mi provis
malŝminki min. En la publika ĝardeno, tiu profesia helpinto simple
jam malŝminkis min kaj lasis mian vizaĝon nature elradianta, sen ajna
masko.
Unuafoje mi skribis pri rapidega heliko meze de kvindekfolia letero al tri geamikoj. En la esperanta ĝin mi rakontis meznokte al senespera gekomencanto. Por mia gefilo mi ĝin baldaŭ remalkovros.
Rakeda heliko