Maskiga ŝminkaĵo
Zuz'
Tiu publika ĝardeno ŝajnas allogi homojn same kiel matura abrikoto
allogas vespojn. Svarmas homoj irantaj ĉien laŭ malsamaj trajektoj,
ĉiam laŭ malsamaj rapidecoj, ĉiel laŭ malsamaj intencoj. En tia
homamaso mia vizaĝo ŝajne allogas ĉies rigardon same kiel celtabulo
allogas sagojn. Mi sentas min trafita el ĉiuj flankoj. Urĝe mi trovu
izolitan benkon por protekti min. Se mi ne havus tiun rendevuon, mi
certe fuĝus tuj; same kiel verŝajne faras ĉiuj. Kvazaŭ portita de la
homfluo mi finfine trovas benkon tute taŭgan, ĝuste ekster tiu
freneziga homfluo. De ĉi tie mi vidas la ĉefan aleon, kie svarmas
homoj. En mian kaŝitan angulon neniu havus ideon veni. Homoj fluas
kelkajn metrojn for sed feliĉe ne atingas min.
Jen sekura haveno. Feliĉe restas al mi kelkajn minutojn, preskaŭ
duonhoro, por provi plibeligi min. Mi komencas rigardi mian vizaĝon
per mia poŝspegulo. Eble mi kaŝu tiujn faltojn sub la palpebroj, mi
reguligu miajn brovojn, mi substreku la konturojn de miaj lipoj, mi
kolorigu miajn sensangajn vangojn. Tiom da detaloj korektendaj por
doni al mi prezenteblan aspekton. Mi apenaŭ findecidis la ordon de la
operacioj, kiam mi rimarkas iun sidantan apud mi.
- "Ĉu vi preferus, ke iu zorgu pri tio por vi?",
aldemandas min ri.
La demando surprizas min. Restas mi kvazaŭ frapite en la stomakon.
Miaj okuloj serĉas helpon en mia ĉirkaŭaĵo. Mi provas retrovi
normalan spiradon. Kaj finfine mi ekas frazon.
- "Mi...",
balbutas mia voĉo. Eĉ tian simplan vorton mi ne kapablas
eldiri entute kaj klare. Verŝajne mi aspektas aŭ sufiĉe embarasita aŭ
tute nervoziĝonta ĉar tuj ri daŭrigas la konversacion.
- "Estas mia profesio",
aldonas ri malfermante sian sakon, kiun mi
ankoraŭ ne rimarkis. El tiu sako videblas diversaj iloj, eble uzataj
por profesia ŝminkado. Kiel mi scius tion? Ĉiam mallerte mi provas
kaŝi miajn malperfektaĵojn, neniel profesiece.
- "Estu do tiel",
aŭdas mi mian voĉon respondi. Kial mi diris tion?
Mi nur volas esti sola, sen iu ajn por nervozigi min dum tiuj lastaj
altvaloraj minutoj. Tamen mi akceptis kaj jam mano plonĝis en la
sakon kaj revenas kun kelkaj iloj. Mi rifuzu tian atakon.
- "Bonvolu fermi viajn palpebrojn. Tiel estos por mi pli facile kaj
por vi pli rapide."
Kaj miajn okulojn mi kaŝas malantaŭ miajn
palpebrojn. Sen vere tion deziri. Kial mi obeus nekonaton? Sed jam
tuŝetoj ĉirkaŭ miajn okulojn malpermesas al mi malobei. Verŝajne
temas pri provoj de diversaj koloroj. Ĉu ili kongruos kun nuancoj de
miaj irisoj? Estas tiel ripozige gardi miajn palpebrojn fermatajn sur
mia interna mondo.
- "Post malpli ol duonhoro mi havas rendevuon",
anoncas mia voĉo.
Kial mi rakontus mian vivon al nekonato? Sed mia voĉo daŭrigas la
rakontadon. Ĉiujn miajn hodiaŭajn rendevuojn ĝi detale priskribas.
Unue kun mia konato, kiun mi ŝatus plaĉi. Longdaŭra kareso ŝmiras
kremon sub miajn okulojn. Jam de pluraj monatoj mi konas rin. Alian
kremon ŝmiras alia kareso sur miajn vangojn. Regule ni renkontiĝas,
butikumas, spektas filmon, ĝuas restoracion. Tuŝeto de fajna tuko
sekigas la troaĵojn da ŝmiraĵoj. Sed al mi ŝajnas, ke neniam estiĝos
pli kompliceca rilato malgraŭ ĉiuj miaj provoj. Per malpezaj
tamponadoj pudro kaŝas miajn subpalpebrajn faltojn.
Due kun eventuala dungunto, kiun mi ŝatus konvinki pri miaj
kompetentoj, se tiujn mi mem fidus. Broseto ordigas miajn brovojn.
Fakte estas mia konato, kiu proponis retroviĝi en ĉi tiu ĝardeno antaŭ
tiu dua rendevuo. Krajono reliefigas la koloron de miaj tro helaj
brovharoj. Jam de pluraj monatoj mi kandidatiĝis ĉe tiu firmao, kiu
ŝajnis ignori min ĝis nun. Aldoniĝas nun koloro sur miajn superajn
palpebrojn per precizaj glitaj tuŝetoj, aŭ eble eĉ pluraj
intermisksitaj koloroj.
Trie kun mia luposedanto, al kiu mi ŝuldas jam la luprezon de la du
pasintaj monatoj. Miajn lipojn mi devas lasi iom da tempo senmovaj
dum diversaj ŝmiraĵoj kaj malŝmiraĵoj surpasas ilin. Ri petis min per
registrita letero tuj pagi por eviti jurajn sekvojn. Ankoraŭ la
konturon de mia buŝo reliefigas krajona spuro. Sed por elspezi monon
necesas jam enspezi el iaj fontoj. Kelkaj pudraj tuŝetoj ĉe la vangoj
donas al mia vizaĝo ties plenan brilemon.
- "Alvenas via konato",
anoncas ria voĉo dum ĉesas vagadi riaj manoj.
Mi malfermas miajn palpebrojn. La sunradioj tra la foliaro iom
malhelpas min tuj rimarki mian konaton, kiu paŝas en la ĉefa aleo.
Ĉiuj iloj ekmalaperas en la sakon. Mi unumove leviĝas por mansigni al
ri, aŭ eĉ braksigni ĉar miaj gestoj estis pli ampleksaj ol mi dezirus.
Jam mi kaptis rian atenton. Mi turniĝas por danki mian helpinton, kiu
pasigis kun mi la lastajn minutojn, sed jam ri malaperis. Same
silente foriris nun tiu ĉarma strangulo kiel ri alvenis antaŭe.
Mia konato alvenas demandante kiu estis tiu ulo. Se mi scius, mi
respondus sed... Anstataŭ daŭrigi tiun kvazaŭ-disputon, ri
komplimentas min pro mia radiada beleco. Verdire mia ŝminkinto faris
tre valoran laboron. Nun mi sentas min preta por alfronti ĉiujn
malfacilaĵojn de tiu tago. Mia konato akompanas min ĝis mia rendevuo
por mia venonta laborposteno. Survoje mi fulmrapide ridetas al miaj
respeguligoj en montrofenestroj. Mi fieras pro mia belaspekta silueto
kaj tiun ĝojon mi lasas vagadi tra mian vizaĝon. Dank'al mia helpinto
ĝi nun meritas silentajn komplimentojn de ĉiuj rigardoj, kiuj trafas
min.
* * * * *
Kiel mi forgesus tiun tagon? Ĉio sukcesis por mi. Mi konvinkige
defendis miajn kompetentojn. La luposedanto ne rezistis al prezento
de mia laborkontrakto. Aŭ ĉu al survanga kiseto, kiun mi haste lasis
pro mia grandega ĝojo? Eble ankaŭ tian ĝojon ne rezistis mia konato,
nun tre intima de multaj jaroj. De tiu tago sekvis multaj feliĉigaj
aferoj, kiuj plu ĝojigas min ĉiutage. De tiu tago ankaŭ mi ne plu
bezonis maski mian vizaĝon per ŝminkado. Ĉar ĉion mi sukcesis sen
ajna artifikaĵo. Tamen tion mi malkovris nur vespere; kiam mi provis
malŝminki min. En la publika ĝardeno, tiu profesia helpinto simple
jam malŝminkis min kaj lasis mian vizaĝon nature elradianta, sen ajna
masko.