Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Ekranoj

  1. Pri ekranoj
  2. Rastrumaj signobildoj
  3. Ŝargo de EGA-signogenerilo
  4. Kiel instali tiparojn por la fenestrosistemo X
  5. Koloroj

Pri ekranoj

Menciindas la sekvaj aparataj karakterizaĵoj de ekrano:

Rastrumaj signobildoj

Jenas rastrumaj signobildoj de la literoj ĝ, ĥ, ŭ en la formato 8×8 rastrumeroj:
--###--- 00111000b= 38h|###--##- 11100110b=0e6h|##--##-- 11001100b=0cch 
-##-##-- 01101100b= 6ch|-##-#--# 01101001b= 69h|-####--- 01111000b= 78h 
-------- 00000000b= 00h|-##----- 01100000b= 60h|-------- 00000000b= 00h 
-######- 01111110b= 7eh|-##-##-- 01101100b= 6ch|##--##-- 11001100b=0cch 
##--##-- 11001100b=0cch|-###-##- 01110110b= 76h|##--##-- 11001100b=0cch 
-#####-- 01111100b= 7ch|-##--##- 01100110b= 66h|##--##-- 11001100b=0cch 
----##-- 00001100b= 0ch|###--##- 11100110b=0e6h|-###-##- 01110110b= 76h 
#####--- 11111000b=0f8h|-------- 00000000b= 00h|-------- 00000000b= 00h 


Ŝargo de EGA-signogenerilo je supersignitaj literoj

Tiu programeto en asembla lingvo MASM de IBM-PC ŝargas la memoron de EGA-signogenerilo je la ordinara plej malgranda tiparo (8×8), kaj poste ŝutas en la 12 kodlokojn ekde la 242-a la supersignitajn literojn de Esperanto. La signobidojn por ĝ, ĥ, ŭ vidu sur la ilustraĵo (Rastrumaj signobildoj).
kodseg  segment para 
       assume cs:kodseg, ds:kodseg 
       org    100h         ; oni povas fari .COM-dosieron 
ek:    push  cs            ; la enirejo 
       pop   ds            ; ds = cs 
       push  cs 
 
       mov   ax, 3         ; ^san^gu videore^gimon (al la teksta) 
       int   10h           ;    per la video-interrompo 
       mov   ax, 1112h     ; ^sargu la ordinaran 8x8-signaron 
       xor   bl, bl        ;    el la signara bloko 0 
       int   10h           ; video-interrompo 
; ^Sargu la supersignitajn literojn: 
       mov   bp, offset krom 
       mov   bh, 8         ; la signobildoj altas po 8 rastrumerojn 
       mov   dx, 242       ; la unua kodono (eblas aliaj preferoj) 
       mov   cx, 13        ; la nombro de la ^sargotaj signoj 
       mov   ax, 1110h     ; funkcio por ^sargi 8x8-signaron 
       int   10h           ; video-interrompo 
 
       mov   ax, 4c00h     ; finu la programon 
       int   21h 
 
krom    label  far          ; sekvas la rastrumaj signobildoj: 
       db  3ch, 42h, 3ch, 66h,0c0h,0ceh, 66h, 3eh; ^G 
       db  7ch, 82h, 7ch,0c6h,0c0h,0c6h, 7ch, 00h; ^C 
       db  30h, 48h, 00h,0cch,0fch,0cch,0cch, 00h; ^H 
       db  1eh, 21h, 1eh, 0ch, 0ch,0cch, 78h, 00h; ^J 
       db 0c6h, 7ch, 00h,0c6h,0c6h,0c6h, 7ch, 00h; ^U 
       db  7ch, 38h, 6ch, 60h, 38h,0cch, 78h, 00h; ^S 
       db  38h, 6ch, 00h, 7eh,0cch, 7ch, 0ch,0f8h; ^g 
       db  78h, 84h, 78h,0cch,0c0h,0cch, 78h, 00h; ^c 
       db 0e6h, 69h, 60h, 6ch, 76h, 66h,0e6h, 00h; ^h 
       db  1ch, 36h, 00h, 0ch, 0ch,0cch,0cch, 78h; ^j 
       db   6h,  8h, 0cbh,6bh, 68h, 5bh, 58h, 8ch; la rusa numersigno 
       db 0cch, 78h, 00h,0cch,0cch,0cch, 76h, 00h; ^u 
       db  78h, 84h, 7ch,0c0h, 78h, 0ch,0f8h, 00h; ^s 
kodseg  ends 
       end   ek

Kiel instali tiparojn por la fenestrosistemo X

Se via servilo ne disponigas al vi tiparojn por la Latina-3a kaj vi havas sufiĉe da spaco sur via fiksita disko, vi povas instali la tiparojn por vi mem.

Normala proceduro por instali tiparojn por unuopa uzulo estas jena:

  1. Kreu dosierujon por la tiparoj; ekz-e $HOME/lat3x; kopiu la tiparojn tien.
  2. Faru en tiu dosierujo liston da tiparnomoj per
    mkfontdir $HOME/lat3x
    Tiuj du paŝoj estas farataj solfoje, ĉe la unua instalo; male la sekvajn necesas ripeti en ĉiu seanco (vi povas meti ilin en skripton):
  3. Faru vojon al la tiparoj:
    xset +fp $HOME/lat3x
    Nu, la tiparoj iĝas instalitaj, kaj vi povas lanĉi, ekz-e
  4. xterm -fn "-misc-fixed-medium-*-normal-15-140-75-75-c-90-iso8859-3" &
    — aŭ
    emacs -fn "-adobe-courier-medium-*-normal-18-180-75-75-m-110-iso8859-3" &
    — aŭ vi povas ekzameni la tutan tiparon per
    xfd -fn "-adobe-courier-medium-*-normal-18-180-75-75-m-110-iso8859-3" &
    Kompreneble vi povas indiki ajnan alian tiparon kiun vi preferas kaj kiun vi povas trovi en la tipara katalogo. Por rapide ekzameni diversajn tiparojn komandu

    xfontsel \
    -sample "e¶oþanøo æiu¼aýde E¦OÞANØO ÆIU¬AÝDE" \
    -pattern "-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-iso8859-3" &


Sekvan 
paĝon Indekson Instrukcion